WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ezra 10
35 - Benaja, Bedja, Keluhu,
Select
1 - Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris.
2 - Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero.
3 - Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo.
4 - Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu.
5 - Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.
6 - Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj.
7 - Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem,
8 - kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj.
9 - Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo.
10 - Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael.
11 - Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.
12 - Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.
13 - Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero.
14 - Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.
15 - Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin.
16 - Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon.
17 - Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn.
18 - Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja.
19 - Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon.
20 - Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani kaj Zebadja;
21 - el la filoj de Ĥarim: Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija;
22 - el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa;
23 - kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer;
24 - el la kantistoj: Eljaŝib; el la pordegistoj: Ŝalum, Telem, kaj Uri;
25 - el la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja;
26 - el la filoj de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija;
27 - el la filoj de Zatu: Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza;
28 - el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj;
29 - el la filoj de Bani: Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot;
30 - el la filoj de Paĥat-Moab: Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase;
31 - el la filoj de Ĥarim: Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon,
32 - Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja;
33 - el la filoj de Ĥaŝum: Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei;
34 - el la filoj de Bani: Maadaj, Amram, Uel,
35 - Benaja, Bedja, Keluhu,
36 - Vanja, Meremot, Eljaŝib,
37 - Matanja, Matnaj, Jaasaj,
38 - Bani, Binuj, Ŝimei,
39 - Ŝelemja, Natan, Adaja,
40 - Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj,
41 - Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja,
42 - Ŝalum, Amarja, Jozef;
43 - el la filoj de Nebo: Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja.
44 - Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.
Ezra 10:35
35 / 44
Benaja, Bedja, Keluhu,
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget