WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ezra 6
4 - Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.
Select
1 - Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.
2 - Kaj oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo:
3 - En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj.
4 - Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.
5 - Ankaŭ la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.
6 - Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie;
7 - permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur ĝia loko.
8 - Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.
9 - Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen halto,
10 - por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj.
11 - De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.
12 - Kaj Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi estu tuj plenumita.
13 - Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario.
14 - Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo.
15 - Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario.
16 - Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio.
17 - Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael.
18 - Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.
19 - Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
20 - Ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin ĉiuj kiel unu homo; kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.
21 - Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
22 - Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.
Ezra 6:4
4 / 22
Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget