WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ezra 8
3 - el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
Select
1 - Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast:
2 - el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la idoj de David: Ĥatuŝ;
3 - el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
4 - el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj;
5 - el la idoj de Ŝeĥanja: la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;
6 - el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;
7 - el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
8 - el la idoj de Ŝefatja: Zebadja, filo de Miĥael, kaj kun li okdek virseksuloj;
9 - el la idoj de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;
10 - el la idoj de Ŝelomit: la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;
11 - el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;
12 - el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;
13 - el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj: Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;
14 - el la idoj de Bigvaj: Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.
15 - Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
16 - Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;
17 - kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.
18 - Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,
19 - kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;
20 - kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj.
21 - Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
22 - Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.
23 - Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin.
24 - Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj.
25 - Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis.
26 - Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;
27 - da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.
28 - Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.
29 - Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la ĉambroj de la domo de la Eternulo.
30 - Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.
31 - Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.
32 - Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.
33 - En la kvara tago la arĝento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.
34 - Ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita.
35 - La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael: dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel bruloferon al la Eternulo.
36 - Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.
Ezra 8:3
3 / 36
el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget