WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ijob 15
2 - Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
Select
1 - Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
2 - Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
3 - Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.
4 - Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio.
5 - Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.
6 - Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi.
7 - Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj?
8 - Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon?
9 - Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?
10 - Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.
11 - Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?
12 - Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,
13 - Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?
14 - Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?
15 - Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj:
16 - Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
17 - Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,
18 - Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj,
19 - Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:
20 - Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li;
21 - Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
22 - Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon.
23 - Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.
24 - Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo;
25 - Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo,
26 - Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj.
27 - Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
28 - Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj.
29 - Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero.
30 - Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo.
31 - La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco.
32 - Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda.
33 - Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo.
34 - Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton.
35 - Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.
Ijob 15:2
2 / 35
Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget