WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ijob 33
10 - Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
Select
1 - Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
2 - Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.
3 - Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
4 - La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
5 - Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
6 - Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.
7 - Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
8 - Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
9 - Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;
10 - Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
11 - Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.
12 - Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
13 - Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
14 - Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.
15 - En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
16 - Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
17 - Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
18 - Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.
19 - Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
20 - Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.
21 - Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
22 - Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
23 - Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
24 - Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.
25 - Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.
26 - Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.
27 - Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
28 - Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
29 - Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,
30 - Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.
31 - Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
32 - Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.
33 - Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.
Ijob 33:10
10 / 33
Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget