WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ijob 34
31 - Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
Select
1 - Elihu parolis plue, kaj diris:
2 - Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.
3 - Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon.
4 - Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.
5 - Ĉar Ijob diris: Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;
6 - En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.
7 - Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?
8 - Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;
9 - Ĉar li diras: Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio.
10 - Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;
11 - Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin.
12 - Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.
13 - Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?
14 - Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,
15 - Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo.
16 - Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj.
17 - Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon?
18 - Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo?
19 - Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.
20 - Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.
21 - Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas.
22 - Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj.
23 - Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo.
24 - Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;
25 - Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas.
26 - Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas;
27 - Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn,
28 - Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.
29 - Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,
30 - Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.
31 - Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
32 - Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.
33 - Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.
34 - Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas:
35 - Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.
36 - Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj;
37 - Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.
Ijob 34:31
31 / 37
Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget