WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 22
7 - Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron.
Select
1 - Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon:
2 - diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj.
3 - Tiele diras la Eternulo: Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko.
4 - Ĉar se vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.
5 - Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo-ĉi tiu domo fariĝos ruino.
6 - Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj.
7 - Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron.
8 - Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu granda urbo?
9 - Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj dioj kaj servis al ili.
10 - Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo.
11 - Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija kaj foriris de ĉi tiu loko: Li ne plu revenos ĉi tien;
12 - sed sur la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos.
13 - Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;
14 - kiu diras: Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro.
15 - Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
16 - Li juĝadis la aferojn de premito kaj malriĉulo, kaj tiam estis bone. Ĉu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.
17 - Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
18 - Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
19 - Per enterigo de azeno li estos enterigita: oni trenos lin kaj ĵetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
20 - Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Baŝan laŭtigu vian voĉon, kaj kriu de Abarim; ĉar disbatitaj estas ĉiuj viaj amantoj.
21 - Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraŭ en bona stato, sed vi diris: Mi ne volas aŭskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne aŭskultis Mian voĉon.
22 - Ĉiujn viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj malbonagoj.
23 - Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!
24 - Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, reĝo de Judujo, eĉ estus sigelringo sur Mia dekstra mano, eĉ de tie Mi vin deŝirus.
25 - Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manon de la Ĥaldeoj.
26 - Kaj Mi ĵetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskiĝis; kaj tie vi mortos.
27 - Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.
28 - Ĉu ĉi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpuŝita? ĉu li estas vazo neamata? kial ili estas forĵetitaj, li kaj lia idaro, ĵetitaj en landon, kiun ili ne konis?
29 - Ho tero, tero, tero! aŭskultu la vorton de la Eternulo!
30 - Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.
Jeremia 22:7
7 / 30
Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget