WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 34
12 - Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
Select
1 - Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj ĉiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj ĉiuj popoloj militis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ ĉiuj ĝiaj urboj:
2 - Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Iru kaj parolu al Cidkija, reĝo de Judujo, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kaj li forbruligos ĝin per fajro;
3 - kaj vi ne saviĝos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la reĝo de Babel, kaj lia buŝo parolos kun via buŝo, kaj vi iros en Babelon.
4 - Tamen aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, reĝo de Judujo: Tiele diras la Eternulo pri vi: Vi ne mortos de glavo;
5 - vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antaŭaj reĝoj, kiuj estis antaŭ vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin: Ho ve, sinjoro! Ĉar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.
6 - Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, reĝo de Judujo, ĉiujn tiujn vortojn en Jerusalem,
7 - dum la militistaro de la reĝo de Babel militis kontraŭ Jerusalem, kaj kontraŭ ĉiuj restintaj urboj de Judujo, kontraŭ Laĥiŝ kaj kontraŭ Azeka; ĉar ili restis ankoraŭ el la fortikaĵaj urboj de Judujo.
8 - Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la reĝo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon;
9 - ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.
10 - Kaj obeis ĉiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aliĝis al la interligo, por ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.
11 - Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin fariĝi sklavoj kaj sklavinoj.
12 - Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
13 - Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante:
14 - En ĉiu sepa jaro forliberigu ĉiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon.
15 - Nun vi pentis, kaj faris bonon antaŭ Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaŭ Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo;
16 - sed vi ŝanĝiĝis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi ĉiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.
17 - Tial tiele diras la Eternulo: Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero.
18 - Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaŭ Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj:
19 - la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido;
20 - Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
21 - Kaj Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kiu foriris de vi.
22 - Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al ĉi tiu urbo, kaj ili atakos ĝin kaj venkoprenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en ĝi loĝos.
Jeremia 34:12
12 / 22
Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget