WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jesaja 28
11 - Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
Select
1 - Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.
2 - Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disverŝiĝinta akvo, li potence ĵetos ilin sur la teron.
3 - Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim.
4 - Kaj ilia bela majesto fariĝos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaŭ la somero; kiam la vidanto ĝin ekvidas, li, apenaŭ preninte ĝin en la manon, tuj ĝin englutas.
5 - En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo,
6 - kaj spirito de justeco por la sidantoj en la juĝejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.
7 - Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.
8 - Ĉar ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo, mankas jam loko.
9 - Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li aŭdigas predikon? ĉu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?
10 - Ĉar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom ĉi tie.
11 - Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
12 - Tiu, kiu diris al ili: Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis aŭskulti.
13 - Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu.
14 - Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.
15 - Ĉar vi diras: Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros.
16 - Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu.
17 - Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo.
18 - Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi.
19 - Ĉiufoje, kiam ĝi trairos, ĝi kaptos vin; ĉar ĉiutage ĝi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun ĝi donos.
20 - Ĉar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallarĝa, por sin enkovri.
21 - Ĉar la Eternulo leviĝos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.
22 - Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando.
23 - Atentu, kaj aŭskultu mian voĉon; konsideru, kaj aŭskultu mian parolon.
24 - Ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon?
25 - Kiam li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj.
26 - Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.
27 - Ĉar ne per fera draŝilo oni draŝas nigelon, kaj oni ne rulas radon de ĉaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.
28 - Greno estas draŝata; sed ne eterne oni ĝin draŝas; oni frapas ĝin per la rado de sia ĉaro, sed per siaj ĉevaloj oni ĝin ne dispremas.
29 - Ankaŭ ĉi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia saĝeco.
Jesaja 28:11
11 / 29
Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget