WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jesaja 57
2 - Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.
Select
1 - La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.
2 - Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.
3 - Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino!
4 - Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,
5 - kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?
6 - Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?
7 - Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien supreniris, por buĉi oferojn.
8 - Kaj malantaŭ la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; ĉar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, larĝigis vian kuŝejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon.
9 - Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol.
10 - Pro la multeco de viaj vojoj vi laciĝis, tamen vi ne diris: Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraŭ vivon en via mano, kaj pro tio vi ne laciĝis.
11 - Sed kiu kaŭzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? ĉu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?
12 - Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.
13 - Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.
14 - Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
15 - Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.
16 - Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
17 - Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro.
18 - Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.
19 - Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.
20 - Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton.
21 - Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.
Jesaja 57:2
2 / 21
Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget