WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nombroj 20
2 - Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.
Select
1 - Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo ekloĝis en Kadeŝ, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
2 - Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.
3 - Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris jene: Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaŭ la Eternulo!
4 - Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton, por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj?
5 - Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
6 - Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaŭ la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.
7 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
8 - Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn.
9 - Kaj Moseo prenis la bastonon de antaŭ la Eternulo, kiel Li ordonis al li.
10 - Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li diris al ili: Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
11 - Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj.
12 - Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
13 - Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
14 - Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por diri: Tiel diras via frato Izrael: Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis nin;
15 - niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj;
16 - kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj;
17 - permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn.
18 - Sed Edom diris al li: Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.
19 - Kaj la Izraelidoj diris al li: Laŭ la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.
20 - Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.
21 - Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
22 - Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.
23 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante:
24 - Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.
25 - Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor;
26 - kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj mortu tie.
27 - Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo.
28 - Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.
29 - Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.
Nombroj 20:2
2 / 29
Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget