WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nombroj 27
12 - Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
Select
1 - Kaj aliris la filinoj de Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca;
2 - kaj ili stariĝis antaŭ Moseo kaj antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris:
3 - Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraŭ la Eternulo en la anaro de Koraĥ; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.
4 - Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon? Donu al ni posedaĵon inter la fratoj de nia patro.
5 - Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon.
6 - Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
7 - Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili.
8 - Kaj al la Izraelidoj diru jene: Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino;
9 - kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj;
10 - kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro;
11 - kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
12 - Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
13 - Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron;
14 - ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin.
15 - Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:
16 - La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron,
17 - kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston.
18 - Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;
19 - kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj;
20 - kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.
21 - Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
22 - Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la tuta komunumo;
23 - kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.
Nombroj 27:12
12 / 23
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget