WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nombroj 34
1 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Select
1 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 - Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
3 - La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
4 - kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
5 - kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro.
6 - Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
7 - Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor;
8 - de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad;
9 - kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar- Enan; tio estu por vi la limo norda.
10 - Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;
11 - de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;
12 - kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe.
13 - Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
14 - ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;
15 - la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.
16 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
17 - Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.
18 - Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.
19 - Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;
20 - kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud;
21 - por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;
22 - kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;
23 - por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod,
24 - kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan;
25 - kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ;
26 - kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;
27 - kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi;
28 - kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.
29 - Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.
Nombroj 34:1
1 / 29
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget