WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Nombroj 36
13 - Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
Select
1 - Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;
2 - kaj ili diris: Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofĥad al liaj filinoj.
3 - Sed se ili fariĝos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita.
4 - Kaj kiam eĉ estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos forprenita.
5 - Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.
6 - Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu;
7 - por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.
8 - Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj;
9 - kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo.
10 - Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad;
11 - kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj.
12 - En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.
13 - Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
Nombroj 36:13
13 / 13
Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget