WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 106
11 - Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.
Select
1 - Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
2 - Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Aŭdigos Lian tutan gloron?
3 - Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en ĉiu tempo.
4 - Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,
5 - Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.
6 - Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.
7 - Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
8 - Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.
9 - Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
10 - Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
11 - Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.
12 - Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.
13 - Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.
14 - Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.
15 - Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
16 - Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
17 - Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.
18 - Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.
19 - Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.
20 - Ili ŝanĝis sian honoron En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
21 - Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
22 - Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.
23 - Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
24 - Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
25 - Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
26 - Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,
27 - Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disĵeti ilin en la landojn.
28 - Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.
29 - Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
30 - Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.
31 - Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por ĉiuj generacioj kaj eterne.
32 - Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
33 - Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.
34 - Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
35 - Sed ili miksiĝis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;
36 - Ili servis al iliaj idoloj, Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.
37 - Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;
38 - Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.
39 - Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.
40 - Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;
41 - Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
42 - Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
43 - Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.
44 - Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon;
45 - Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;
46 - Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.
47 - Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.
48 - Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diru: Amen. Haleluja!
Psalmaro 106:11
11 / 48
Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget