WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 118
10 - Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Select
1 - Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
2 - Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.
3 - La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.
4 - La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.
5 - El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
6 - La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?
7 - La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
8 - Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.
9 - Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.
10 - Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
11 - Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
12 - Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
13 - Oni min puŝis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.
14 - La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li fariĝis mia savo.
15 - La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
16 - La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
17 - Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
18 - Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.
19 - Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
20 - Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra ĝi.
21 - Mi dankas Vin, Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.
22 - Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula.
23 - De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
24 - Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.
25 - Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!
26 - Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
27 - La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.
28 - Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.
29 - Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psalmaro 118:10
10 / 29
Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget