WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 35
12 - Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
Select
1 - Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.
2 - Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min.
3 - Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.
4 - Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
5 - Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
6 - Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
7 - Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
8 - Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin.
9 - Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.
10 - Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
11 - Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
12 - Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
13 - Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
14 - Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.
15 - Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
16 - Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
17 - Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.
18 - Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.
19 - Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.
20 - Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.
21 - Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.
22 - Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
23 - Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
24 - Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi.
25 - Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis.
26 - Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
27 - Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.
28 - Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro.
Psalmaro 35:12
12 / 28
Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget