WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 37
26 - Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
Select
1 - Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
2 - Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
3 - Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
4 - Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
5 - Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
6 - Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
7 - Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
8 - Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
9 - Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
10 - Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
11 - Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
12 - Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
13 - Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
14 - Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
15 - Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
16 - Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
17 - Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
18 - La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.
19 - Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
20 - Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
21 - Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
22 - Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
23 - De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.
24 - Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
25 - Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
26 - Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
27 - Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
28 - Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
29 - La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
30 - La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
31 - La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
32 - Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.
33 - Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
34 - Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
35 - Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
36 - Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37 - Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;
38 - Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.
39 - La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.
40 - Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.
Psalmaro 37:26
26 / 40
Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget