WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 69
30 - Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
Select
1 - Savu min, ho Dio; Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.
2 - Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
3 - Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
4 - Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
5 - Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
6 - Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
7 - Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
8 - Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
9 - Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
10 - Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
11 - Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
12 - Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
13 - Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
14 - Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
15 - Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
16 - Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
17 - Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
18 - Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
19 - Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
20 - Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
21 - Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
22 - Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
23 - Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
24 - Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
25 - Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
26 - Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
27 - Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
28 - Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
29 - Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.
30 - Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
31 - Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
32 - Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
33 - Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
34 - Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
35 - Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
36 - Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.
Psalmaro 69:30
30 / 36
Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget