WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Psalmaro 89
2 - Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
Select
1 - La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
2 - Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
3 - Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
4 - Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
5 - Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
6 - Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
7 - Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
8 - Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
9 - Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
10 - Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
11 - Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
12 - La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
13 - Vi havas brakon kun forto; Sela. Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
14 - Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
15 - Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
16 - Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
17 - Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
18 - Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
19 - Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
20 - Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
21 - Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
22 - Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
23 - Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
24 - Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
25 - Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
26 - Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
27 - Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.
28 - Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
29 - Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
30 - Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
31 - Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32 - Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
33 - Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34 - Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
35 - Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
36 - Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
37 - Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
38 - Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
39 - Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
40 - Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
41 - Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
42 - Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
43 - Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
44 - Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
45 - Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.
46 - Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
47 - Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
48 - Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.
49 - Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
50 - Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
51 - Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.
52 - Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!
Psalmaro 89:2
2 / 52
Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget