WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Daniel 7
13 - Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
Select
1 - En la unua jaro de Belŝacar, reĝo de Babel, Daniel havis sonĝon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero.
2 - Daniel komencis sian rakonton, dirante: Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la ĉielo batalas inter si sur granda maro.
3 - Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.
4 - La unua estis kiel leono, sed ĝi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni deŝiris de ĝi la flugilojn, oni levis ĝin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al ĝi.
5 - Jen ankaŭ dua besto, simila al urso, staris ĉe ĝia flanko, kaj tri kojnodentojn ĝi havis en sia buŝo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al ĝi: Leviĝu, kaj manĝu multe da karno.
6 - Poste mi vidis ankoraŭ unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso ĝi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al ĝi.
7 - Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; ĝi havis grandegajn ferajn dentojn; ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la restaĵon ĝi dispremis per la piedoj; ĝi estis malsimila al ĉiuj antaŭaj bestoj kaj havis dek kornojn.
8 - Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj buŝon, kiu parolas malhumile.
9 - Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta fajro.
10 - Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.
11 - Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj ĝia korpo estis frakasita, kaj ĵetita en fajron, por forbruli.
12 - Ankaŭ de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj daŭro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj ĝis difinita templimo.
13 - Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
14 - Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos.
15 - Ĉe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.
16 - Mi aliris al unu el la antaŭstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de ĉio ĉi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritaĵo.
17 - Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formiĝos sur la tero.
18 - Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.
19 - Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon dispremis per la piedoj;
20 - kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur ĝia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaŭ kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj buŝon parolantan malhumile, kaj kiu laŭ sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.
21 - Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraŭ la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,
22 - ĝis venis la Antaŭtempulo; tiam la juĝo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.
23 - Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al ĉiuj regnoj, kaj ĝi manĝegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos ĝin.
24 - La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek reĝoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antaŭaj, kaj faligos tri reĝojn.
25 - Li blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
26 - Poste aperos juĝo, kaj ĝi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermiĝo.
27 - Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta ĉielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj ĉiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.
28 - Ĉi tie finiĝas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.
Daniel 7:13
13 / 28
Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget