WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Daniel 8
2 - Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
Select
1 - En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
2 - Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
3 - Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen unu virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
4 - Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda.
5 - Dum mi atente ĝin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
6 - Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto;
7 - kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto.
8 - Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo.
9 - El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
10 - Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
11 - Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
12 - Forto estis donita al ĝi kontraŭ la ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
13 - Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
14 - Kaj li diris al mi: Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
15 - Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro.
16 - Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion.
17 - Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
18 - Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko.
19 - Kaj li diris: Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero; ĉar tio koncernas la finan tempon.
20 - La virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo;
21 - kaj la vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter ĝiaj okuloj estas la unua reĝo;
22 - ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe.
23 - En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta ruzulo.
24 - Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
25 - Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
26 - La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman.
27 - Kaj mi, Daniel, senfortiĝis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi leviĝis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la reĝo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.
Daniel 8:2
2 / 27
Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget