WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Duarono 14
17 - kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
Select
1 - Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
2 - ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
3 - Nenian abomenaĵon manĝu.
4 - Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro,
5 - cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
6 - Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi.
7 - Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko: la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;
8 - kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.
9 - Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi;
10 - sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu: malpura tio estas por vi.
11 - Ĉian birdon puran vi povas manĝi.
12 - Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
13 - kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco
14 - kaj ĉian korvon kun ĝia speco
15 - kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco,
16 - la noktuon kaj la ibison kaj la cignon
17 - kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
18 - kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
19 - Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi.
20 - Ĉian puran birdon vi povas manĝi.
21 - Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
22 - Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare.
23 - Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion.
24 - Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis:
25 - tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos;
26 - kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio.
27 - Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi.
28 - Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj;
29 - kaj venos la Levido-ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi- kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.
Duarono 14:17
17 / 29
kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget