WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Duarono 18
19 - Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
Select
1 - Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredaĵon kun Izrael: la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenaĵon ili manĝados.
2 - Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.
3 - Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbuĉantoj de bovo aŭ ŝafo: oni donu al la pastro la ŝultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;
4 - la unuaaĵon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaaĵon de la tonditaĵo de viaj ŝafoj donu al li.
5 - Ĉar lin elektis la Eternulo, via Dio, el ĉiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en ĉiu tempo.
6 - Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li loĝas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,
7 - kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel ĉiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaŭ la Eternulo:
8 - tiam ili manĝu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.
9 - Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj popoloj:
10 - ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,
11 - nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
12 - ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.
13 - Senmakula estu antaŭ la Eternulo, via Dio;
14 - ĉar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, aŭskultas antaŭdiristojn kaj aŭguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.
15 - Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu,
16 - konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb en la tago de la kunveno, dirante: Mi ne aŭdu plu la voĉon de la Eternulo, mia Dio, kaj ĉi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.
17 - Kaj la Eternulo diris al mi: Bona estas tio, kion ili diris.
18 - Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon, kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.
19 - Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
20 - Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.
21 - Kaj se vi diros en via koro: Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?
22 - Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.
Duarono 18:19
19 / 22
Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget