WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Duarono 23
8 - La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
Select
1 - Kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
2 - Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
3 - Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
4 - pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
5 - Sed la Eternulo, via Dio, ne volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin.
6 - Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
7 - Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando.
8 - La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
9 - Kiam vi eliros tendare kontraŭ viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraŭ ĉio malbona.
10 - Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;
11 - kiam fariĝos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
12 - Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj.
13 - Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon;
14 - ĉar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturniĝu de vi.
15 - Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe vi kontraŭ sia sinjoro;
16 - kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu lin.
17 - Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.
18 - Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.
19 - Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.
20 - Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
21 - Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj estos sur vi peko.
22 - Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.
23 - Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo.
24 - Kiam vi eniros en vinberĝardenon de via proksimulo, vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate; sed en vian vazon ne metu.
25 - Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo.
Duarono 23:8
8 / 25
La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget