WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Duarono 24
20 - Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
Select
1 - Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo.
2 - Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro;
3 - kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis ŝin kiel edzinon:
4 - tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon.
5 - Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.
6 - Neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus garantiaĵe animon.
7 - Se oni trovos iun, kiu ŝtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu ŝtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
8 - Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.
9 - Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.
10 - Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiaĵon;
11 - staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiaĵon eksteren.
12 - Kaj se li estas malriĉulo, tiam ne dormu kun lia garantiaĵo;
13 - redonu al li la garantiaĵon ĉe la subiro de la suno, por ke li kuŝu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaŭ la Eternulo, via Dio.
14 - Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo el viaj fratoj aŭ el viaj fremduloj, kiuj loĝas en via lando, en viaj urboj:
15 - en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super ĝi, ĉar li estas malriĉa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.
16 - Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj: ĉiu devas ricevi morton pro sia krimo.
17 - Ne juĝu malĝuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiaĵe veston de vidvino.
18 - Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.
19 - Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni ĝin: ĝi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiuj faroj de viaj manoj.
20 - Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
21 - Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
22 - Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.
Duarono 24:20
20 / 22
Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget