WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Duarono 29
3 - tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.
Select
1 - Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb.
2 - Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili: Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando,
3 - tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.
4 - Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago.
5 - Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo.
6 - Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
7 - Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni venkobatis ilin;
8 - kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.
9 - Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros.
10 - Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj;
11 - viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo;
12 - por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ,
13 - por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
14 - Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton,
15 - sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni.
16 - Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;
17 - kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas.
18 - Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton;
19 - kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante: Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj.
20 - La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;
21 - kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo.
22 - Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos-
23 - sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-
24 - ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
25 - Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
26 - kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:
27 - pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro;
28 - kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.
29 - La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
Duarono 29:3
3 / 29
tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget