WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Duarono 30
14 - Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.
Select
1 - Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
2 - kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
3 - tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
4 - Eĉ se vi estus forĵetita ĝis la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.
5 - Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
6 - Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
7 - Kaj la Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.
8 - Kaj vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ.
9 - Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj;
10 - se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
11 - Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima.
12 - Ne en la ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu suprenirus por ni en la ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
13 - Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
14 - Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.
15 - Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
16 - ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
17 - Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj servos al ili:
18 - en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin.
19 - Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
20 - amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
Duarono 30:14
14 / 20
Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget