WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Duarono 6
21 - tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
Select
1 - Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin;
2 - por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante ĉiujn Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.
3 - Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multiĝu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.
4 - Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.
5 - Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
6 - Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro;
7 - kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;
8 - kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj;
9 - kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.
10 - Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,
11 - kaj domojn plenajn de ĉia bonaĵo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en ŝtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi manĝos kaj estos sata:
12 - tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
13 - La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru.
14 - Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi;
15 - ĉar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.
16 - Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.
17 - Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li ordonis al vi.
18 - Kaj faru juston kaj bonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj;
19 - por ke Li forpelu ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
20 - Se via filo vin demandos morgaŭ: Kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?
21 - tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
22 - kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaŭ niaj okuloj;
23 - kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li ĵuris al niaj patroj.
24 - Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi ĉiujn ĉi tiujn leĝojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone ĉiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.
25 - Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon antaŭ la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.
Duarono 6:21
21 / 25
tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget