WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekcodo 13
1 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Select
1 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 - Dediĉu al Mi ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.
3 - Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon.
4 - Hodiaŭ vi eliras, en la monato Abib.
5 - Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu ĉi tiun servon en ĉi tiu monato.
6 - Dum sep tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.
7 - Macoj estu manĝataj dum la sep tagoj, kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentaĵo kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.
8 - Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante: Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi ĉe mia elirado el Egiptujo.
9 - Kaj tio estu ĉe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via buŝo; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
10 - Plenumu ĉi tiun leĝon en ĝia tempo en ĉiu jaro.
11 - Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin al vi,
12 - tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.
13 - Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu.
14 - Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
15 - kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas.
16 - Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
17 - Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris: Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros Egiptujon.
18 - Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.
19 - Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, ĉar tiu ĵurigis la Izraelidojn, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi.
20 - Kaj ili elmoviĝis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.
21 - Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.
22 - Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.
Ekcodo 13:1
1 / 22
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget