WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekcodo 29
1 - Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn;
Select
1 - Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn;
2 - kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.
3 - Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaŭ la bovidon kaj la du virŝafojn.
4 - Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
5 - Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la ĥitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustaĵon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.
6 - Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.
7 - Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj verŝu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.
8 - Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj.
9 - Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.
10 - Kaj alvenigu la bovidon antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.
11 - Kaj buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
12 - Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elverŝu ĉe la bazo de la altaro.
13 - Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.
14 - Kaj la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro; ĝi estas pekofero.
15 - Kaj unu virŝafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
16 - Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe.
17 - Kaj la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon kaj ĝiajn krurojn, kaj metu ilin sur ĝiajn partojn kaj sur ĝian kapon.
18 - Kaj forbruligu la tutan virŝafon sur la altaro; ĝi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo ĝi estas.
19 - Kaj prenu la duan virŝafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
20 - Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.
21 - Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktiĝos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li.
22 - Kaj prenu de la virŝafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, ĉar tio estas virŝafo de konsekrado;
23 - kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaŭ la Eternulo;
24 - kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
25 - Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo.
26 - Kaj prenu la brustaĵon de la virŝafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estos via parto.
27 - Kaj sanktigu la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virŝafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj;
28 - kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porĉiama destinitaĵo de la Izraelidoj; ĉar ĝi estas levofero, kaj levofero ĝi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.
29 - Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili.
30 - Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataŭ li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.
31 - Kaj la virŝafon de konsekrado prenu, kaj kuiru ĝian viandon sur sankta loko.
32 - Kaj Aaron kaj liaj filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
33 - Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta.
34 - Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro; ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta.
35 - Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi ĉion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.
36 - Kaj propekan bovidon oferu ĉiutage por senpekiĝo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi.
37 - Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu ĝin; kaj la altaro fariĝu plejsanktaĵo; ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta.
38 - Jen tio, kion vi metos sur la altaron: du jaraĝajn ŝafidojn ĉiutage, ĉiam;
39 - unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;
40 - kaj por unu ŝafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi.
41 - La duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo,
42 - ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ vi, por paroli tie kun vi.
43 - Kaj Mi aperados tie antaŭ la Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro.
44 - Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.
45 - Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.
46 - Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi loĝu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.
Ekcodo 29:1
1 / 46
Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget