WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekcodo 40
37 - Sed se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo.
Select
1 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 - En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.
3 - Kaj metu tien la keston de atesto kaj ŝirmu la keston per la kurteno.
4 - Kaj enportu la tablon kaj aranĝu sur ĝi ĝian aranĝotaĵon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu ĝiajn lucernojn.
5 - Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaŭ la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la eniro de la tabernaklo.
6 - Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaŭ la eniro en la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.
7 - Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enverŝu en ĝin akvon.
8 - Kaj aranĝu la korton ĉirkaŭe, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la pordego de la korto.
9 - Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta.
10 - Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.
11 - Kaj sanktoleu la lavujon kaj ĝian piedestalon, kaj sanktigu ĝin.
12 - Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
13 - Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.
14 - Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per ĥitonoj.
15 - Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
16 - Kaj Moseo faris konforme al ĉio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.
17 - En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.
18 - Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis ĝiajn bazojn kaj starigis ĝiajn tabulojn kaj aranĝis ĝiajn riglilojn kaj starigis ĝiajn kolonojn.
19 - Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur ĝin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
20 - Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.
21 - Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22 - Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.
23 - Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
24 - Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.
25 - Kaj li ekbruligis la lucernojn antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
26 - Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kurteno.
27 - Kaj li bruligis sur ĝi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
28 - Kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordo de la tabernaklo.
29 - Kaj la altaron de bruloferoj li starigis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur ĝi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30 - Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝis tien akvon por sin lavi.
31 - Kaj lavis per ĝi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;
32 - kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
33 - Kaj li aranĝis la korton ĉirkaŭe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.
34 - Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
35 - Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
36 - Kaj kiam la nubo leviĝadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarŝadis, por fari ĉiujn siajn marŝojn.
37 - Sed se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo.
38 - Ĉar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super ĝi, antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj en ĉiuj iliaj marŝoj.
Ekcodo 40:37
37 / 38
Sed se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget