WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekcodo 6
21 - Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri.
Select
1 - Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
2 - Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la ETERNULO.
3 - Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
4 - Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel fremduloj.
5 - Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.
6 - Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj.
7 - Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
8 - Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon, Mi, la Eternulo.
9 - Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.
10 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11 - Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
12 - Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.
13 - Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.
14 - Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.
15 - Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.
16 - Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.
17 - La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj.
18 - Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.
19 - Kaj la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo.
20 - Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.
21 - Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri.
22 - Kaj la filoj de Uziel: Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri.
23 - Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.
24 - Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj.
25 - Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj.
26 - Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
27 - Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
28 - En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,
29 - la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi.
30 - Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?
Ekcodo 6:21
21 / 30
Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget