WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekcodo 7
1 - Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
Select
1 - Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
2 - Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
3 - Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
4 - Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj.
5 - Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
6 - Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
7 - Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
8 - Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
9 - Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento.
10 - Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento.
11 - Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel.
12 - Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
13 - Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
14 - Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
15 - Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon.
16 - Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis.
17 - Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon.
18 - Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
19 - Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj.
20 - Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon.
21 - Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
22 - Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
23 - Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion.
24 - Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.
25 - Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.
Ekcodo 7:1
1 / 25
Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget