WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekleziasto 5
11 - Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?
Select
1 - Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.
2 - Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
3 - Ĉar sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj.
4 - Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi; ĉar malagrablaj al Li estas malsaĝuloj: kion vi promesis, tion plenumu.
5 - Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.
6 - Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?
7 - Ĉe multo da sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion.
8 - Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; ĉar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.
9 - Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero.
10 - Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
11 - Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?
12 - Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.
13 - Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro.
14 - Kaj pereas ĉi tiu riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano.
15 - Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.
16 - Kaj ĉi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?
17 - Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj!
18 - Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo.
19 - Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio.
20 - Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li ĝojon de lia koro.
Ekleziasto 5:11
11 / 20
Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget