WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ester 3
10 - Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.
Select
1 - Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li.
2 - Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere.
3 - La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo?
4 - Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas Judo.
5 - Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero.
6 - Sed li trovis nesufiĉa meti la manon sur Mordeĥajon; ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ, la popolon de Mordeĥaj.
7 - En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis pur�on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar.
8 - Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin.
9 - Se al la reĝo plaĉas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo.
10 - Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.
11 - Kaj la reĝo diris al Haman: La arĝento estas transdonata al vi, kaj ankaŭ la popolo, por fari al ĝi tion, kio plaĉas al vi.
12 - Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo.
13 - Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu.
14 - Kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago.
15 - La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.
Ester 3:10
10 / 15
Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget