WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Galatoj 2
21 - Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.
Select
1 - Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon.
2 - Kaj mi supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aŭ kurinta.
3 - Sed eĉ Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidiĝi;
4 - sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu;
5 - al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.
6 - Sed el tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;
7 - sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido
8 - (ĉar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj),
9 - Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;
10 - kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam fari.
11 - Sed kiam venis Kefas al Antioĥia, mi lin rezistis vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ĉar li estis mallaŭdinda.
12 - Ĉar antaŭ ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmanĝis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido.
13 - Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke eĉ Barnabas mem fortiriĝis per ilia hipokriteco.
14 - Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ Judismo?
15 - Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,
16 - sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo; tial, ke per faroj de la leĝo neniu karno praviĝos.
17 - Sed se, dezirante praviĝi en Kristo, ni mem montriĝis pekuloj, ĉu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!
18 - Ĉar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo.
19 - Ĉar per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu.
20 - Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.
21 - Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.
Galatoj 2:21
21 / 21
Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget