1 - Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.
2 - Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos.
3 - Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon.
4 - Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco.
5 - Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.
6 - Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.
7 - Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?
8 - Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.
9 - Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason.
10 - Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas.
11 - Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita.
12 - Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.
13 - Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.
14 - Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
15 - Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.
16 - Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.
17 - Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.
18 - Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo.
19 - Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo,
20 - idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,
21 - envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.
22 - Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,
23 - mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.
24 - Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.
25 - Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu.
26 - Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.