WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 11
1 - Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
Select
1 - Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2 - Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
3 - Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
4 - Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
5 - Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
6 - Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
7 - Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
8 - Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
9 - Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
10 - Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo.
11 - Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
12 - Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ.
13 - Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
14 - Kaj Ŝelaĥ vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Eber.
15 - Kaj Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
16 - Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskiĝis al li Peleg.
17 - Kaj Eber vivis post la naskiĝo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
18 - Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Reu.
19 - Kaj Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
20 - Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiĝis al li Serug.
21 - Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
22 - Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor.
23 - Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
24 - Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ.
25 - Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
26 - Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram, Naĥor, kaj Haran.
27 - Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot.
28 - Kaj Haran mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea.
29 - Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.
30 - Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.
31 - Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie.
32 - Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran.
Genezo 11:1
1 / 32
Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget