1 - Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
2 - Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
3 - Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
4 - Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
5 - Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.
6 - Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi.
7 - Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco.
8 - Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
9 - Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun ĉi tiu naskis al Abraham, mokas.
10 - Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
11 - Kaj la afero forte malplaĉis al Abraham pro lia filo.
12 - Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron.
13 - Sed ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo.
14 - Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba.
15 - Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la infanon sub unu el la arbetaĵoj.
16 - Kaj ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori.
17 - Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas.
18 - Leviĝu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el li.
19 - Kaj Dio malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.
20 - Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandiĝis kaj loĝis en la dezerto kaj fariĝis arkpafisto.
21 - Kaj li loĝis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.
22 - Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras;
23 - nun ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel fremdulo.
24 - Kaj Abraham diris: Mi ĵuras.
25 - Kaj Abraham riproĉis Abimeleĥon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimeleĥ.
26 - Kaj Abimeleĥ diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaŭ vi ne diris al mi; mi eĉ ne aŭdis pri tio ĝis hodiaŭ.
27 - Kaj Abraham prenis ŝafojn kaj bovojn kaj donis al Abimeleĥ, kaj ili ambaŭ starigis inter si interligon.
28 - Kaj Abraham starigis sep ŝafidojn aparte.
29 - Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte?
30 - Kaj tiu diris: Sep ŝafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
31 - Tial tiu loko havas la nomon Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris.
32 - Kaj ili starigis interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj.
33 - Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
34 - Kaj Abraham loĝis en la lando de la Filiŝtoj longan tempon.