WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 32
22 - Kaj li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.
Select
1 - Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontiĝis kun li anĝeloj de Dio.
2 - Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Maĥanaim.
3 - Jakob sendis antaŭ si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom.
4 - Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi loĝis ĉe Laban kaj restis tie ĝis nun.
5 - Mi havas bovojn kaj azenojn, ŝafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.
6 - Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.
7 - Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktiĝis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du taĉmentojn;
8 - kaj li diris: Se Esav venos al unu taĉmento kaj venkobatos ĝin, tiam la restinta taĉmento sin savos.
9 - Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskiĝlokon, kaj Mi faros al vi bonon;
10 - mi estas tro malgranda por ĉiuj favorkoraĵoj kaj por la tuta bonaĵo, kiun Vi faris al Via sklavo; ĉar kun mia bastono mi transiris ĉi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du taĉmentojn.
11 - Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; ĉar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos ĉe mi patrinon kun la infanoj.
12 - Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.
13 - Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:
14 - ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent ŝafinojn kaj dudek virŝafojn,
15 - tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.
16 - Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj ĉiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaŭ mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.
17 - Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaŭ vi?
18 - tiam diru: Al via sklavo Jakob; ĝi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaŭ mem estas post ni.
19 - Kaj li ordonis ankaŭ al la dua, ankaŭ al la tria, ankaŭ al ĉiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.
20 - Kaj diru: Jen ankaŭ via sklavo Jakob iras post ni. Ĉar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaŭ mi, kaj poste mi vidos lian vizaĝon; eble li akceptos min favore.
21 - Kaj la donaco pasis antaŭ li; sed li pasigis tiun nokton en la tendaro.
22 - Kaj li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.
23 - Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.
24 - Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li ĝis la apero de la matenruĝo.
25 - Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu.
26 - Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos.
27 - Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.
28 - Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.
29 - Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.
30 - Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis.
31 - La suno leviĝis antaŭ li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.
32 - Tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran artikon de Jakob ĉe la tendeno.
Genezo 32:22
22 / 32
Kaj li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget