WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 34
6 - Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
Select
1 - Dina, la filino de Lea, kiun ŝi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.
2 - Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon.
3 - Kaj algluiĝis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.
4 - Kaj Ŝeĥem diris al sia patro Ĥamor jene: Prenu por mi ĉi tiun knabinon kiel edzinon.
5 - Jakob aŭdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis ĝis ilia veno.
6 - Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
7 - Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
8 - Ĥamor ekparolis al ili, dirante: Ŝeĥem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu ŝin al li kiel edzinon.
9 - Kaj boparenciĝu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.
10 - Kaj loĝu kun ni, kaj la lando estos antaŭ vi; loĝu kaj faru negocojn kaj akiru posedaĵojn en ĝi.
11 - Kaj Ŝeĥem diris al ŝia patro kaj al ŝiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos.
12 - Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.
13 - Kaj la filoj de Jakob respondis al Ŝeĥem kaj al lia patro Ĥamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina;
14 - kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; ĉar tio estus por ni hontindaĵo.
15 - Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos ĉe vi ĉiun virseksulon.
16 - Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni loĝos kun vi, kaj ni estos unu popolo.
17 - Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.
18 - Ilia parolo plaĉis al Ĥamor, kaj al Ŝeĥem, la filo de Ĥamor.
19 - Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon, ĉar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej honorata inter ĉiuj domanoj de sia patro.
20 - Kaj Ĥamor kaj lia filo Ŝeĥem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la loĝantoj de sia urbo, dirante:
21 - Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili loĝu en la lando kaj faru en ĝi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
22 - Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas loĝi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos ĉe ni ĉiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.
23 - Ilia akiritaĵo kaj havaĵo kaj ĉiuj iliaj brutoj fariĝos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili loĝos kun ni.
24 - Kaj obeis al Ĥamor kaj al lia filo Ŝeĥem ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidiĝis ĉiuj virseksuloj, ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.
25 - En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn.
26 - Kaj Ĥamoron kaj lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de Ŝeĥem kaj eliris.
27 - La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
28 - Iliajn ŝafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj ĉion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.
29 - Kaj ilian tutan riĉon kaj ĉiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis ĉion, kio estis en la domoj.
30 - Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
31 - Sed ili diris: Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?
Genezo 34:6
6 / 31
Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget