WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 38
15 - Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon.
Select
1 - En tiu tempo Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano, kiu estis nomata Ĥira.
2 - Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj envenis al ŝi.
3 - Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.
4 - Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Onan.
5 - Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam ŝi naskis tiun.
6 - Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj ŝia nomo estis Tamar.
7 - Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.
8 - Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato.
9 - Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.
10 - Kaj malplaĉis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaŭ lin.
11 - Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro.
12 - Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de Ŝua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoliĝis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj ŝafoj, li kaj lia amiko, Ĥira la Adulamano.
13 - Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn ŝafojn.
14 - Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino.
15 - Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon.
16 - Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?
17 - Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed ŝi diris: Donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos.
18 - Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li.
19 - Kaj ŝi leviĝis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.
20 - Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiaĵon el la manoj de la virino; sed li ŝin ne trovis.
21 - Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino.
22 - Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi ŝin ne trovis, kaj ankaŭ la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.
23 - Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis.
24 - Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku ŝin, kaj oni ŝin brulmortigu.
25 - Kiam oni ŝin kondukis, ŝi sendis, ke oni diru al ŝia bopatro: Mi gravediĝis de la viro, al kiu apartenas ĉi tio. Kaj ŝi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la ŝnuretoj kaj ĉi tiu bastono.
26 - Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue konis.
27 - Kiam ŝi devis naski, montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro.
28 - Kaj kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano; kaj la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: Ĉi tiu eliris la unua.
29 - Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj ŝi diris: Kial vi faris por vi traŝiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.
30 - Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la ruĝan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zeraĥ.
Genezo 38:15
15 / 30
Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget