WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 40
22 - sed la bakistestron li pendigis, kiel sonĝoklarigis al ili Jozef.
Select
1 - Post tiuj okazintaĵoj la vinisto de la reĝo de Egiptujo kaj la bakisto kulpiĝis antaŭ sia sinjoro, la reĝo de Egiptujo.
2 - Kaj Faraono koleriĝis kontraŭ siaj du korteganoj, kontraŭ la vinistestro kaj kontraŭ la bakistestro.
3 - Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.
4 - Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.
5 - Kaj ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon en la sama nokto, ĉiu kun aparta signifo de la sonĝo, la vinisto kaj la bakisto de la reĝo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.
6 - Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas ĉagrenitaj.
7 - Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizaĝoj estas ĉagrenitaj hodiaŭ?
8 - Kaj ili diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
9 - Tiam la vinistestro rakontis sian sonĝon al Jozef, kaj diris al li: En mia sonĝo mi vidis antaŭ mi vinbertrunkon;
10 - la trunko havis tri branĉojn; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj kun maturaj beroj;
11 - kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.
12 - Kaj Jozef diris al li: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj;
13 - post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laŭ la maniero de antaŭe, kiam vi estis lia vinisto.
14 - Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkoraĵon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el ĉi tiu domo.
15 - Ĉar oni ŝtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaŭ ĉi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.
16 - Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaŭ havis sonĝon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;
17 - kaj en la supra korbo estis ĉiaspecaj manĝaĵoj de Faraono, bakitaĵoj, kaj la birdoj manĝis ilin el la korbo sur mia kapo.
18 - Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;
19 - post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formanĝos de vi vian karnon.
20 - En la tria tago, tago de naskiĝo de Faraono, li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.
21 - Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;
22 - sed la bakistestron li pendigis, kiel sonĝoklarigis al ili Jozef.
23 - Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.
Genezo 40:22
22 / 23
sed la bakistestron li pendigis, kiel sonĝoklarigis al ili Jozef.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget