WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 42
10 - Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon.
Select
1 - Kiam Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?
2 - Kaj li diris: Mi aŭdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj aĉetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.
3 - Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por aĉeti grenon en Egiptujo.
4 - Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; ĉar li timis, ke eble lin trafos malfeliĉo.
5 - Kaj la filoj de Izrael venis, por aĉeti grenon, kune kun aliaj venintoj; ĉar estis malsato en la lando Kanaana.
6 - Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.
7 - Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por aĉeti manĝaĵon.
8 - Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
9 - Kaj Jozef rememoris la sonĝojn, kiujn li sonĝis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
10 - Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon.
11 - Ni ĉiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
12 - Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
13 - Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.
14 - Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.
15 - Per tio mi vin elprovos: mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el ĉi tie nur tiam, kiam venos ĉi tien via plej juna frato.
16 - Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, ĉu vi diris la veron; se ne, tiam mi ĵuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.
17 - Kaj li metis ilin sub gardon por la daŭro de tri tagoj.
18 - Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, ĉar mi havas timon antaŭ Dio.
19 - Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la malsato.
20 - Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruviĝu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.
21 - Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis; por tio venis sur nin ĉi tiu sufero.
22 - Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
23 - Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; ĉar inter ili estis tradukanto.
24 - Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaŭ iliaj okuloj.
25 - Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al ĉiu en lian sakon kaj doni al ili manĝaĵon por la vojo. Tiel oni faris al ili.
26 - Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
27 - Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
28 - Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
29 - Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li ĉion, kio okazis al ili, dirante:
30 - La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
31 - Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;
32 - ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.
33 - Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu ĉe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;
34 - kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.
35 - Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montriĝis, ke ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligaĵojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timiĝis.
36 - Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!
37 - Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.
38 - Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
Genezo 42:10
10 / 38
Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por aĉeti manĝaĵon.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget