WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 43
22 - Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
Select
1 - La malsato estis tre premanta en la lando.
2 - Kiam ili formanĝis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj aĉetu por ni iom da pano.
3 - Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
4 - Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj aĉetos por vi panon;
5 - sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; ĉar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
6 - Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraŭ fraton?
7 - Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
8 - Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni leviĝos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.
9 - Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaŭ via vizaĝo, tiam mi estos kulpa antaŭ vi dum la tuta vivo.
10 - Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.
11 - Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromaĵon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
12 - Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.
13 - Kaj vian fraton prenu, kaj leviĝu kaj iru returne al tiu homo.
14 - Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfaniĝis, mi restu seninfana.
15 - Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaŭ Benjamenon; kaj ili leviĝis kaj iris Egiptujon kaj stariĝis antaŭ Jozef.
16 - Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj buĉu bruton kaj pretigu; ĉar kun mi manĝos tiuj homoj hodiaŭ tagmeze.
17 - Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.
18 - Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antaŭe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por ĵeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.
19 - Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li ĉe la pordo de la domo.
20 - Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por aĉeti panon;
21 - sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de ĉiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laŭ ĝia plena pezo; tial ni ĝin realportis per niaj manoj.
22 - Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
23 - Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.
24 - Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj.
25 - Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; ĉar ili aŭdis, ke tie ili manĝos panon.
26 - Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj kliniĝis al li ĝis la tero.
27 - Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: Ĉu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? ĉu li vivas ankoraŭ?
28 - Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraŭ. Kaj ili kliniĝis kaj ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
29 - Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: Ĉu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.
30 - Kaj Jozef forrapidis, ĉar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan ĉambron kaj ploris tie.
31 - Sed li lavis sian vizaĝon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!
32 - Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj manĝis kun li, aparte; ĉar la Egiptoj ne povas manĝi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindaĵo por ili.
33 - Kaj ili sidiĝis antaŭ li, pli maljuna laŭ sia maljuneco kaj pli juna laŭ sia juneco; kaj la homoj miris unu antaŭ alia.
34 - Kaj oni portis al ili manĝaĵon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriiĝis kun li.
Genezo 43:22
22 / 34
Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget