WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 49
3 - Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
Select
1 - Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.
2 - Kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, Kaj aŭskultu Izraelon, vian patron.
3 - Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
4 - Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, Ĉar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.
5 - Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,
6 - En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro; Ĉar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
7 - Malbenita estu ilia kolero, ĉar ĝi estas forta, Kaj ilia furiozo, ĉar ĝi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disĵetos ilin en Izrael.
8 - Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.
9 - Juna leono estas Jehuda; De ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis. Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?
10 - Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
11 - Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
12 - Liaj okuloj estas ruĝaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.
13 - Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, Ĉe albordiĝejo de ŝipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
14 - Isaĥar estas fortosta azeno; Li kuŝos inter la baraĵoj.
15 - Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian ŝultron por portado Kaj fariĝis laboristo por tributo.
16 - Dan juĝos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.
17 - Dan estos serpento ĉe la vojo, Cerasto ĉe la irejo, Mordanto de kalkano de ĉevalo, Ke ĝia rajdanto falas malantaŭen.
18 - Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
19 - Gadon premos amaso, Sed li repremos ĝin je la kalkano.
20 - Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.
21 - Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.
22 - Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La branĉoj etendiĝis super la muron.
23 - Ĉagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;
24 - Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Paŝtisto, la Roko de Izrael.
25 - La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la ĉielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.
26 - La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
27 - Benjamen estas lupo karnoŝira; Matene li manĝos ĉasakiron, Kaj vespere li dividos rabaĵon.
28 - Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis.
29 - Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido,
30 - en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon.
31 - Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,
32 - sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet.
33 - Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.
Genezo 49:3
3 / 33
Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget