WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ijob 30
22 - Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
Select
1 - Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
2 - Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;
3 - Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;
4 - Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.
5 - El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston;
6 - En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj;
7 - Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas;
8 - Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
9 - Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
10 - Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
11 - Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.
12 - Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;
13 - Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;
14 - Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte.
15 - Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo.
16 - Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.
17 - En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
18 - Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo.
19 - Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro.
20 - Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.
21 - Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.
22 - Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
23 - Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta.
24 - Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo?
25 - Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo?
26 - Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.
27 - Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero.
28 - Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias.
29 - Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj.
30 - Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.
31 - Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.
Ijob 30:22
22 / 31
Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget