WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ijob 41
29 - Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
Select
1 - Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
2 - Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
3 - Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn?
4 - Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
5 - Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
6 - Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
7 - Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
8 - Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
9 - Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
10 - Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
11 - Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
12 - Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
13 - Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
14 - Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
15 - Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
16 - Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
17 - Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
18 - Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
19 - El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
20 - El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
21 - Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
22 - Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
23 - La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
24 - Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
25 - Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
26 - Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
27 - Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
28 - Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
29 - Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
30 - Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
31 - Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
32 - La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
33 - Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
34 - Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.
Ijob 41:29
29 / 34
Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget