WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 28
15 - Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.
Select
1 - En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
2 - Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel;
3 - post du jaroj Mi revenigos sur ĉi tiun lokon ĉiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, reĝo de Babel, prenis de ĉi tiu loko kaj forportis en Babelon.
4 - Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel.
5 - Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto Ĥananja antaŭ la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;
6 - kaj la profeto Jeremia diris: Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur ĉi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj ĉiujn forkondukitojn.
7 - Tamen aŭskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:
8 - La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaŭ mi kaj antaŭ vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfeliĉon, aŭ peston.
9 - Se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
10 - Kaj la profeto Ĥananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis ĝin.
11 - Kaj Ĥananja diris antaŭ la okuloj de la tuta popolo jene: Tiele diras la Eternulo: Simile al ĉi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, post du jaroj, deprenante ĝin de la kolo de ĉiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon.
12 - Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Ĥananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
13 - Iru kaj diru al Ĥananja jene: Tiele diras la Eternulo: Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataŭ ĝi jugon feran.
14 - Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Feran jugon Mi metis sur la kolon de ĉiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ili servos al li; eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
15 - Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.
16 - Pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi forigos vin de sur la tero; en ĉi tiu jaro vi mortos, ĉar vi parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
17 - Kaj la profeto Ĥananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.
Jeremia 28:15
15 / 17
Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget